Arnold:
/Tamen, li jes ja fuŝetis de tempo al tempo. Estas vipuro/vipero por speco de serpento; estas unusola ekzemplo de akuzativo post prepozicio "tra," do, neglektinda sed menciinda ekzemplo; kaj estas Zamenhofa apogo por misuzo de "korekta." Tiu lasta meritas komenton en vortaro, eĉ meritas rekomendon, sed ne silenton./
Mi tute konsentas, ke Zamenhof estis homo, kaj kiel homo li eraretis, forgesis tion, kion li estis farinta en pli frua verko, ktp. Cetere li estis preskaŭ sola en la komenco kaj tradukis tiom da tekstoj, kiom li ne povus traduki, se li ne laborus ekstreme rapide. Kial ni ne agnosku la rajton de Zamenhof erareti d etempo al tempo.
Sed certe erarantaj (kaj intence erarantaj) homoj estas tiuj, kiuj apogas sin sur unuopaj eraretoj de Zamenhof por enkonduki ĝeneralajn esceptojn en la lingvon. La uzo de "korekt-" en la senco de "korektit-", "ĝust-", "senerar-", estas unu el tiuj okazoj, kiuj krias por venĝo antaŭ la dio de racio, ĉar tiu radiko (kaj kelkaj aliaj radikoj, kiuj kondutas simile) funkcias malsame ol la normala funkciado de verbaj radikoj en Esperanto.
Nia tasko estas igi la lingvon pli simpla kaj pli regula ne pli malsimpla kaj pli malregula.
/En la koncerna okazaĵo preskribo akompanu priskribon. Vortaro devas esti priskriba, ĉar ĝi devas difini tion, kion leganto/parolanto ie trovas. /
Do, se oni volas esti honesta, tiu vortaro devus diri: vi trovas tion, sed atentu, tio ne estas ĝusta. Se vi ne diras tion, vi pravigas tiujn formojn. Tion faris ĉiuj malskemistoj/naturistoj en Esperanto de la komenco.
Amike Renato
