Por la psihhologia nocio, ekz-e "subpremi la dangheron" - en la germana "verdrängen", en la franca "refouler" - mi apenau trovas taugan ekvivalenton en E-o. En iu vortaro (Le Puil, Danvy: Grand Dictionnaire Franc,ais-Espéranto) mi trovas krome la esprimon "enshovi", kiu shajnas al mi tute bona.
Enshovi oni povas ion ajn en ion ajn, sed la kuntekstoj kiuj ebligas miskomprenon estas che "enshovi" multe malpli oftaj ol che la aliaj proponoj. Che tiu okazo mi rimarkis ke "enshovi" tute mankas en ReVo. Kion vi opinias pri "enshovi" por tiu psihhologia nocio? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
