2009/8/10 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Supozeble temas pri termino psiĥanaliza > http://en.wikipedia.org/wiki/Psychological_repression > > La rusa termino estas "elpuŝo" (el la konscio en la subkonscion).
Aha! Do (kiel laiko, ne fakulo pri psikologio), mi pensas pri anglaj esprimoj kiel: "subpremi la penson/konstaton de la dangxero" (repress the thought/awareness of the danger) - "subpremi la dangxeron" mem konfuzas min sen la klara kunteksto de pensoj, konstatoj, mensoj, aux simile. Pensigas min eble pri euxfemismo por ia totalisma registara polica agado kontraux opoziciaj protestoj por subpremi la dangxeron al publika sekureco, aux iu alia tute nerilata ideo... :) "elpusxi la dangxeron el la menso" (push the danger out of one's mind) "nei la dangxeron" (deny the danger) - sed tio ja ambiguas, cxar povas esti ke oni konscie simple asertas "tiu dangxero ne estas grava" "ignori la dangxeron" - se tio ankaux ambiguas, cxar povus esti konscia decido. dangxere, russ
