"erst" estas el la Litomisxla Tombejo de la cxehxo Karolo Picx, do ne de 
germano.

La franc-lingvano Henri Vatré difinas gxin en sia Neologisma Glosaro, 2-a 
eld. 1987, tiel:

"erst, ne pli frue ol; unue, nur; ersta; nura, antaux cxio. plej frua. (fr) 
au plus tôt".

Temas do pri la 2-a, ne la 3-a senco de "nur" laux PIV 2002.

"Erst en 1905 okazis kongreso" = antaux 1905 ne okazis kongreso, sed ja en 
1905 kaj en la postaj jaroj.

"Nur en 1905 okazis kongreso" = nur en tiu jaro 1905, nek antauxe, nek poste 
okazis kongreso aux erst, do malklara.

Kial eviti gxin? Gxi estas klara, disambigua kaj konciza kaj povas esti 
helpa.

Bernhard


Vilhelmo:
>
> "maljam" mankas en ReVo. Vorto necesa por eviti "erst", en la 3-a
> senco de "nur".
>
La problemo ŝjans esti, ke nur germanoj sentas la bezonon pri ĝi.

Amike

Renato



Rispondere a