Karaj administrantoj, ReVo prezentas al la kunlaborantoj/tradukemuloj belajn listojn de mankantaj tradukoj. Ĉu eblus (re)programi tiel, ke la listoj konsistu el hazarde elektitaj eroj anstataŭ el ĉiam la samaj? "Mia" listo de sencoj tradukendaj al la nederlanda konsistas preskaŭ nur el matematikaj terminoj, pri kiuj mi ne estas kompetenta. Estus bele, se de tempo al tempo aperus tie aliaj vortoj, kiujn mi ja kapablas traduki.
Paŭl -- Paul Peeraerts http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
