Renato:

>Jes! "Rul-ŝtuparo" estas la normala vorto. "Eskalatoro" estas io registrita en 
>PIV sub 
>"eskalo". Sur la kovrilo de PIV oni devus meti skribon kiel tiujn sur 
>cigared-pakaĵoj : 
>PIV difektas la sanon de Esperanto.

En la cxehxa ni diras "eskalatoro" aux "movigxantaj sxtupoj", neniam
"rulsxtuparo", tio por mi tute ne estas normala vorto. Por angloj versxajne
ankaux ne.

Aliflanke ni anstataux "ekrano" uzas "tolo" (en kinejo) kaj "bildigilo" (cxe 
monitoro kaj 
televidilo). Germanoj anstataux televidilo diras "distancvidilo" kaj anstataux
telefono "distancparolilo". Laux ReVo "monitoro" estas lernanto, varano
aux batalsxipo. Kiel vi nomas tiun aparaton, sur kiu vi nun legas
cxi tiun tekston? Kial ReVo registris "barometro" kaj "barografo"
kaj ne elpensis ion same belan kiel "rulsxtuparo"?

Kie normala esperantisto povas ekscii, kiun internacian vorton
li rajtas uzi kaj kiun ne kaj se ne, do per kia derivajxo gxin 
anstatauxigi? Cxu mi kontrolu cxiun internacian vorton,
kiun mi volas uzi? Kaj kie, se ne en PIV?

Mirek




 



 







__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4407 (20090908) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a