--- On Wed, 9/9/09, Miroslav Malovec wrote:

> Sergio:

>>Ne subtaksu la intelekton de la anglalingvanoj. Mi aŭdis kaj vidis
>>ilin uzi "rulŝtuparo"n. Ankaŭ en la Reto vi povas tovri tiojn, ekz-e

> Jes, se temas pri spertaj esperantistoj. Mi nun pensas pri novuloj
> kaj pri miloj da fremdvortoj, kiuj ofte en nacilingvaj vortaroj
> mankas, cxar vortaristoj havas limigitan spacon kaj opinias
> superflue skribi barometer - barometro, monitor - monitoro,
> ekvivalent - ekvivalento ktp. Oni devas konsulti PIV por ekscii, cxu
> la internacia vorto ekzistas en Esperanto, sed se ne ekzistas, poste
> estas malfacile trovi ekvivalenton, cxar ne estas tie skribite "ne
> uzu eskalatoro, uzu rulsxtuparo".

Laŭ mia sperto, estas ĝuste inverse: la vortaristoj volonte registras
la malspritajn kaj superfluajn internaciaĵojn, sen zorgi pri la vortoj
formitaj regule kaj radikŝpare.  Ekz-e la PIVoj preferas prezenti du
sencojn ĉe "ŝoseo" ol malimpliki la homonimion per "veturejo" (kaj ĉi
tiun klaran kaj racian vorton vi ne trovos en la PIVoj).

Ankaŭ la laŭradika aranĝo malfaciligas la uzadon de vortoj
kunmetitaj.  La kunmetaĵoj kaj derivaĵoj estas fositaj ene de la
artikoloj, dum la stultaj balastaĵoj fiere ĉefas en apartaj artikoloj,
grase presitaj.  Tial la fuŝvortaristoj emas malatenti la modestajn
kunmetaĵojn -- cetere, opiniante ilin memevidentaj.

> Estas tre konfuze, se unu internaciismon Esperanto akceptas kaj
> alian ne, sen iu logika sistemo.

Jes, estus pli racie eviti pseŭdointernaciaĵojn (internaciaĵojn por
kiom da lingvoj?) ĉiam kiam ilian sencon taŭge esprimas racia
kunmetaĵo.

Kaj la kerna difekto de la internaciaĵoj estas ilia semantika
diverseco.  Vortoj samformaj ofte havas malsamajn sencojn en diversaj
lingvoj kiuj ilin posedas (ekz-e la ĵus menciita "ŝoseo").  Tial estas
evidenta intereso minimumigi la radikaron, kiun oni povus pli zorge
difini kaj pli bone lerni, por eviti miskomprenojn.

-- 
Sergio




      

Rispondere a