Miroslav:
Estas tre konfuze, se unu internaciismon Esperanto akceptas kaj alian ne, sen iu logika sistemo.
Se vi volas simplan regulon:
- rigardu en fidinda vortaro (tio estas ekzemple en Wells, Esperanto Dictionary, laŭ mi, sed vi povas mem trovi alian fidindan vortaron). - se vi ne trovas la vorto, kiun vi volas uzi (ekzemple eskalatoro) rezignu pri ĝi kaj konstruu ion per la ekzistanta materialo en Esperanto. - kaj se vi alvenos al "moviĝanta ŝtuparo" aŭ al "aŭtomata ŝtuparo" aŭ al "rulŝtuparo", ĉiuokaze oni komprenos vin pli bone ol se vi uzas internaciismon, kiu ne ĉiam validas kaj ofte havas malsamajn signifojn en malsamaj landoj.
Amike Renato
