>> mireille.corobu: >> Kaj pri la simpla "punsankcio"?
> Sergio: > Tio estas komprenebla (por tiu en kies gepatra lingvo SANKCI havas > ambaŭ signifojn) -- tamen ne pro la kunmeto. Same estas por "sankciono" kaj "sankciumo", en tiuj vortoj oni tuj vidas "sankci-" do apenaŭ oni komprenos ke temas pri ago pro malaprobo. > Por homo kiu konas nur > la aproban signifon de SANKCI la kunmeto estas same enigma kiel > "punaprobo". Kaj por tiuj ,kiuj konas nur la sencon 1, "sankciono" estas same enigma kiel "aprobono" kiam oni devas kompreni "pro malaprobo ago/ promalaproba ago?", "sankciumo" same enigma kiel "aprobumo". Se via argumento validas, oni devas serĉi vorton en kiu ne estas "sankci-", sed en kiu estas "malaprob-". > Tio pensigus plie pri konfirmo de puna verdikto, ol pri > la politikaj "sankcioj". Ne: la vorto "punsankcio" ne estas la vorto "sankcipuno", la ĉefa vorto de la kunmetaĵo estas "sankcio". Mi konsentas ke indas trovi pli taŭgan ol "pun" sed kiun? Mireja
