--- On Fri, 9/11/09, mireille.corobu wrote:
[...]
>> Sergio:
>> Tio estas komprenebla (por tiu en kies gepatra lingvo SANKCI havas
>> ambaŭ signifojn) -- tamen ne pro la kunmeto.
> Same estas por "sankciono" kaj "sankciumo", en tiuj vortoj oni tuj
> vidas "sankci-" do apenaŭ oni komprenos ke temas pri ago pro
> malaprobo.
Oni vidos tie SANKCI se oni volas; samkiel oni povas vidi DATon en
"datumo" (etimologie la vortoj jes estas samdevenaj, sed nun restas
nenia logika rilato, kvankam datumbazo ja povas enteni datojn).
"Sankciono" aŭ "sankcio" aŭ "reprezalio" estas lernendaj aparte ĉar
temas pri aparta signifo. Kaj la eŭropanoj devos mallerni diri
"sankcio" kiam temas pri reprezalio. Samkiel la anglalingvanoj kaj
francoj devas distingi en "resignation" la malsamajn sencojn
"rezignacio" kaj "rezigno", "demisio" (franclingve tiu lasta ŝajne iom
arkaikiĝis ĉe resignation", sed angle ĝi ja ĉefas).
>> Por homo kiu konas nur la aproban signifon de SANKCI la kunmeto
>> estas same enigma kiel "punaprobo".
> Kaj por tiuj, kiuj konas nur la sencon 1, "sankciono" estas same
> enigma kiel "aprobono" kiam oni devas kompreni "pro malaprobo ago/
> promalaproba ago?", "sankciumo" same enigma kiel "aprobumo".
Mi ja ne diris ke oni deduktos la sencon de "sankciumo" aŭ
"sankciono". Mia tezo estas ke la nuna stato, kiam oni pretendas ke
inter la du sencoj estas logika interrilato, estas defio al la
sistemema menso.
> Se via argumento validas, oni devas serĉi vorton en kiu ne estas
> "sankci-", sed en kiu estas "malaprob-".
>> Tio pensigus plie pri konfirmo de puna verdikto, ol pri la
>> politikaj "sankcioj".
> Ne: la vorto "punsankcio" ne estas la vorto "sankcipuno", la ĉefa
> vorto de la kunmetaĵo estas "sankcio".
Sed "sankcio" mem egale povas esti "konfimo" aŭ "puno"!
"La prokuroro sankciis areston de la suspektato" => "la prokuroro
donis sankcion aresti" => "la prokuroro donis arestosankcion".
Tial "punsankcio" estas komprtenebla aŭ kiel "punkonfirmo" (se
sankcio=konfirmo), aŭ taŭtologie kiel "puna reprezalio" (se "sankcio"
estas reprezalio).
--
Sergio