--- On Tue, 9/8/09, Miroslav Malovec wrote: [...]
> Filozofie vi pravas, sed mi parolis pri tio, kion konas la publiko, > la ordinaraj civitanoj. Ili ne lernas fremdajn vortojn el vortaroj, > ne studas iliajn difinojn. Ili simple legas gazetojn, auxskultas > radiojn kaj spektas televidojn. Kaj se ili renkontigxas kun la vorto > "sankcio" en la senco "puna blokado de iu sxtato", do ili konas tiun > cxi signifon. En mialanda TV oni ankaŭ diskutas kian sankcion havu koncerna leĝo. Kaj ĉu tribunalo sankciis areston de koncerna persono. Ambaŭ malagrablaj signifoj estus egale rekoneblaj en la formo "sankciono" aŭ "sankciumo". > Imagu, ke UN proponus al UEA esperantigadi oficialajn dokumentojn de > UN - Cxu ni fiasku pro tio, ke ni ne kapablus traduki frazon, ke UN > akceptis sankciojn kontraux iu sxtato? Mi ne obĵetas kontraŭ neceso de vorto por la koncerna senco. Mi obĵetas kontraŭ la senpripensa plimultigo de homonimoj. > Eble suficxus diferencigi "sankcio favore al / sankcio kontraux". > Laux mia etimologia vortaro tio signifus "konfirmo favore al / > konfirmo kontraux". Ni jam havas tiajn vortojn: (prunti al / prunti > de, enspezi / elspezi). Mi dubas pri la kompetento de la koncerna vortaro. Ŝajne ĝi praktikas ian specon de "popoletimologio". La du signifoj evidente rilatas al du malsamaj epokoj en la evoluo de Latino. Kaj estas sufiĉe ofta situacio ke kio estis aproba en unu epoko iĝas malaproba en alia; tiel la vorto "dio" (deva) en la persa unue estas pozitiva, sed post la triumfo de zoroastrismo devoj iĝis fiaj demonoj. Simile la paganaj dioj en kristanismo iĝis diabloj, kun ĉiuj egiptaj kornoj kaj vostoj. > Ankaux "sankcio/sankciono" eblus, sed d-ro Kavka diros, ke ni > suferas homonimo-fobion. Fobio estas malraciaĵo. Evitado de homonimoj estas kiel eble plej racia. Male, la timo aperi iom originala kaj konsekvenca ja estas malsaneca fobio kaj komplekso. Cetere, ĉu temas pri tiu d-ro Kavka, kiu (tute prave) argumentas kontraŭ konfuza "kolesterolo" favore al "ĥolesterolo"? http://www.mujweb.cz/Kultura/malovec/HOLESTER.htm Lia argumentado ja sin bazas sur maldezirindo de homonimeco inter kolo (kole-) kaj galo (ĥole-). -- Sergio
