Je Vendredo, la 25a de Septembro 2009EO 07:34:20EO [email protected] skribis: > Terure! Krom por tradukoj ĉu Esperanto bezonas tian ordonon? :-/. > Mireja
- Nu, almenaŭ por tradukoj, kaj tio ja ne estas la plej malestiminda parto de Esperanto, ĉu? Krome, E-o estas ĉies lingvo, do ankaŭ por komandistoj kaj komandemuloj - kaj ankaŭ por komandatoj... Kvankam la interna ideo de Esperanto emas al senklasa mondo, kie la libera evoluo de la individuo estas la kondiĉo de libera evoluo de ĉiuj ;-)) ni konsciu ke ni vivas kaj vivos ankoraŭ certan tempon en mondo tia kian ni volas ŝanĝi al "alia ebla", pli bona ... Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
