--- On Sun, 10/4/09, mireille.corobu wrote: > Mi proponas: > -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
> La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la > "Naskiĝo de Jesuo". > Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, > kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la > kristanaj kripoj aspektas tre diverse. Inter la aliaj notinde estas > la betlehemaj kiuj arte prezentas betleheman fonan dekoracion al la > kripo. > -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- > Tiuj kiuj ne konsentas reagu kaj proponu alian kiu, kiel eble plej > bone kovru difine la kripan diversecon. Laŭ mia ukrajnia sperto la statika kristonaskejo havas preskaŭ nenion komunan kun la "kristnaska dramo" (kiun lastan la rusa Vikipedio kaj via listo respondigas al "crèche de Noël"). La unua prezentas scenon laŭ Luko: la Sanktan Familion kun la brutoj. La dua sekvas plie la evangelion laŭ Mateo, kaj entenas la venon de la paŝtistoj kaj saĝuloj, la palacon de Herodo, la masakron de la beboj, la morton de Herodo ... Sekve oni uzas multe pli malsimplajn konstruaĵojn -- inklude la palacon de Herodo. Jen ekz-e la roluloj de ukrajnia kristnaska dramo: tie estas la Morto, Herodo ktp http://lviv.ridne.net/node/1318 -- Sergio
