--- On Mon, 10/5/09, mireille.corobu wrote:
> Estimata Sergio,
> kion vi detale priskribis koncernante la Ortodoksan kaj Katolikan
> mondojn estas interesa sed nun mi klare demandas:
> Se la senco 2 de la vorto "kripo" restos en la vortaro ReVo, ĉu
> eblas difini kiel mi proponis, kun rimarko aldonita fare de vi se vi
> volas.
Mi ne speciale deziras zorgi pri ĉi tiu vorto, kiun mi certe ne
bezonas kaj probable neniam bezonos. Mi tamen havas intereson, ke la
difino estu taŭga.
> Mi redonas mian proponon:
> -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
> La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la "Naskiĝo de Jesuo".
Ĉi tio iom malkoheras kun la kutima stilo de ReVaj difinoj. Normale
oni difinas en la stilo
,----
| kripo [estas]
| 1. grupo da figuroj ...
| 2. teatraĵo ...
`----
Via stilo ankaŭ estas bona, ĝi estas kutima en la enciklopedioj, kaj
mi mem fojfoje provis verki tiustile. Kutime Marc reagis kun
rimarkigo pri stila malkohero.
> Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto,
Eble pli simple: faritaj
> kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la
Hm, nek "realaj" nek "efektivaj figurantoj" konvenas ĉi tie. Por mi
tio signifus, ke la scenon prezentas Maria, Jesuo ktp PROPRAPERSONE
(ili ja estas la efektivaj rolantoj!), sed tion vi probable ne celas
:)
Tion kion vi probable celas mi esprimus per "vivaj figurantoj"
(kontraste al la pupaj).
> kristanaj kripoj aspektas tre diverse. Inter la aliaj notinde estas
notinde estas => menciindas, estas menciindaj
> la betlehemaj kiuj arte prezentas betleheman fonan dekoracion al la
> kripo.
Tia uzo de "betlehema" (betleĥema?) estas ia loka apartaĵo, pri kies
akceptindo mi dubas. Per si mem la epiteto estas pleonasma: ĉiu
"kripo" estas "betleĥema" -- ja ĉiuj kripoj temas pri epizodo okazinta
en Betleĥemo.
> -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
> Neniu estos devigata traduki al sia lingvo la esperantan "kripo" en
> la senco 2.
Alivorte, neniu estas devigata okupiĝi pri ReVo. Tamen normale oni
penu aranĝi la difinojn tiel, ke oni povu klare kaj nemiskompreneble
traduki. Alie okazos fuŝoj kiel tiu okazinta en Vikipedio: la rusa
artikolo responda al "Nativity scene" estas fakte "la Kristnaska
dramo", io tute alia ol tio, kio respondas al la sama artikolo angla
en la Vikipedio franca.
> La ekzemploj montru pri kio temas por tiuj kiuj ne komprenos
> pervorte la difinon. Ne maloftas ke oni komprenas la signifon de
> vorto per la ekzemploj kaj ke estas malsimple difini la vorton.
Oni bezonas ĉiujn rimedojn:
-- Oni apartigu la malsamajn sencojn. Teatraĵo kaj "viva bildo" estas
malsamaj sencoj, malsamaj aferoj, por kiuj ruslingve ekzistas apartaj
terminoj.
-- Oni laŭeble donu ekzemplojn kaj eventuale bildojn; ĉi tie la
diversaj havas malsamajn spertojn kaj malsimilajn ekzemplojn kaj
bildojn.
> Mi ripetas:
> Por tiuj kiuj volas ke oni registru la novan radikon "krip-" en la
> vortaro mi proponas difinon por la aktuala senco 2. Ĉar la
> registrata difino ne estas akceptebla por "kripo" (senco 2).
La nuna difino estas maltaŭga, jes. Via difino estas pli komprenebla,
sed ĝi plu konfuzas malsamajn aferojn. Necesas ĝin disigi en du
apartajn snc:
-- Kristnaska sceno statika (kun vivaj aŭ pupaj figurantoj)
-- Kristnaska teatraĵo (kies enhavo estas pli vasta ol la unuaj
momentoj postnaskiĝaj).
Plej bone estus havi apartajn nomojn por ĉi tiuj malsamaj signifoj
(kaj sekve forigi la teatraĵan sencon el la statika "kripo").
> Kripo en la senco 2, tiel estas en la senco jam rete uzata, ne estas
> prezento de manĝujo.
Certe.
> Kaj ne ĝenas min ke la radiko "krip-" ne estos en la vortaro.
Ankaŭ min tio ne ĝenus ... Sed ĝi bedaŭrinde iel ekzistas en la
lingvo.
--
Sergio