--- On Mon, 10/5/09, mireille.corobu wrote:

[...]

>> Jen ekz-e la roluloj de ukrajnia kristnaska dramo: tie estas la
>> Morto, Herodo ktp http://lviv.ridne.net/node/1318
>> <http://lviv.ridne.net/node/1318>

> Tamen ili estas teatraĵo sed en maniero kiu sekvas la
> ortodoksa religio.

Ili ne estas trajto de la ortodoksa tradicio.  Ili estas trajto de la
ortodoksa kaj romkatolika tradicioj en Ukrajnio, kiu estiĝis tie sub
la pola influo romkatolika.

> Vi pravas atentigi ke la vorto "kripo" ne ĝuste respondas al la
> maniero kiel en la ortodoksa mondo oni prezentas la temon de "la
> Kristnasko".  Mi konsentas kun vi ke la ortodoksaj prezentoj ne
> respondas al la vorto "kripo" kiel ekzemple prezentas katolikoj.

Fakte tio estas tradicio de la katolikoj polaj, kiu lasis sian spuron
en la ortodoksa Ukrajnio.  Sed la tradicio mem neniel estas ortodoksa
-- ĝi estas nur tolerata, samkiel multaj tradicioj postpaganaj.

> Ĉu en la difino estas menciinda tiu malsama prezento inter la
> kristanojn ?  Laŭ mi ne. Sed per RIM eblas aldoni ion por la
> "Вертеп" ĉu ne?

Tiu rusa vorto servas por indiki fremdan tradicion, samkiel oni havas
vorton "celibato" por indiki la voton kian la ortodoksaj pastroj
neniam devis fari (kaj tute male, juna seminariano DEVIS edziĝi por
iĝi pastro, kaj vidviĝinta pastro devis monaĥiĝi, ĉar laŭ la prudenta
opinio de la Eklezio estus tro danĝera lasi senedzinan pastron en la
mondo; oni povus resti sen la peko aŭ en familio, aŭ en monaĥejo; la
dua geedziĝo estas malpermesita por la klerikoj).

La vorto jes ekzistas, kaj ĉe parto de la Ortodoksa mondo la koncerna
tradicio ekzistas -- sed ĝi ne estas specife ortodoksa.  Mi supozas,
ke vi ne imagas la variecon de la romkatolika mondo -- la okcidenta
katolikismo ne estas la tuta katolikismo.

-- 
Sergio




      

Rispondere a