On 11/7/09, Sergio Pokrovskij wrote:

[...]

> "Gxisfine" estas ne tute tauxga maniero aludi la aspektan funkcion de
> el-.  Pli gxuste estus diri, ke gxi povas doni al dauxrverbo la rezultan
> agospecon: baki -- elbaki, auxkulti -- elauxskulti, provi -- elprovi,
> teni -- elteni.

> Per si mem "teni" estas dauxrverbo senrezulta, kiel "stari"; "elteni"
> prezentas la sukceson de la teno: "il a tenu sa parole", "il a tenu le coup".

Interalie, faklingve la rusa vorto samstruktura kiel "elteni" signifas
"laisser vieillir" (pri vino, fromagxo ktp).  Mi ne scias, cxu ekzistas
simila termino en Esperanto.  En unu vortaro mi vidas "malujnigo" responda
al la franca "vieillessement"; tamen mi iom hezitas, cxar en la rusa
faklingvo "maljunigo" signifas nenaturan procedon por atingi la saman
staton (aux sxajnigi tia).  Simile falsistoj povas "maljunigi" sian kopion.

Por la fromagxo eblus "lasi maturi", sed pri vino tio probable estus nepreciza.
Restas neklara, kiel diri "5-jara elteno de brando" (laux la rusa modelo).

-- 
Sergio

Rispondere a