Je 11/8/09, Marc:

[...]

> Ankaux mi ne konas la tauxgan/tradician E-an esprimon, se gxi
> ekzistas, sed almenaux la franca liveras kelkajn uzeblajn
> metaforojn. Anstataux "laisser vieillir" (lasi maljunigxadi) eblas
> uzi ankaux "vieillir" (maljunigi), sen nepra kromgusto pri falsado,

Por mi "maljunigi" signifus ne "laisser vieillir", sed "faire vieillir",
kaj tio sugestas ideon de ekstera interveno plirapidiga.  "Lasi
maljuniĝi" (aŭ "lasi maturiĝi") estas pli bona, sen ĝi ne donas utilan
substantivon (kia povus esti via "aĝo").

> aux "élever" (eduki). Kaj anstataux maljuneco oni povas paroli pri
> la agxo de vino aux brando ("un bordeaux de quinze ans d'âge",
> dekkvinjaragxa bordozvino, "un whisky élevé 5 ans en fût de chêne",
> viskio tenata dum 5 jaroj en kverka barelo).

La "aĝo" tamen ne estas sufiĉe klara, oni ja haltigas la kalkulon ĉe
la enboteligo (imagu ke iu botelo da vino aĝas 200 jarojn).

> [Tiu cxi lasta traduko emfazas la problemon, kiel esprimi per unu
> pasiva participo agon finitan, kiu longe dauxris : la viskio estis
> tenata..., cxu do eblas mallongigi tion al "tenata"?]

Se vi parolas pri "ĉi tiu" botelo da viskio, mi nepre uzus
perfektivon: la viskion oni "eltenis", "tratenis" la plenan
tempodaŭron; do, "eltenita", "tratenita" (samkiel "tranoktinta" --
pasiginta tra la nokto, do plenuminta la tutan vojon tra la nokto).

Sed eblas konsideri la agon kiel nefinitan pro ĝia regula ripetado:
"Ĉi tie oni tenAS la viskion dum kvin jaroj" -- tio estas priskribo de
teĥnologio, en kiu oni prezentas la tenadon kiel procezon, do kiel
agon nefinitan.

Resume, se aktive vi uzus la as-tempon (= neperfektivan aspekton),
tiam pasive estu -ata: "Tian viskion oni tenas ..." => "estas tenata";
sed "ĉi tiun viskion oni tenis dum 5 jaroj" => estas (aŭ estis) tenita.
"Ĝi estis tenata" indikus tempopunkton kiam la tenado ankoraŭ ne
atingis la preskribitan tempolimon ("ĝi estis maljuniĝanta" kun la
senco de imparfait).

--
Sergio

Rispondere a