Sergio:
>Interalie, faklingve la rusa vorto samstruktura kiel "elteni" signifas
>"laisser vieillir" (pri vino, fromagxo ktp). Mi ne scias, cxu ekzistas
>simila termino en Esperanto. En unu vortaro mi vidas "malujnigo" responda
>al la franca "vieillessement"; tamen mi iom hezitas, cxar en la rusa
>faklingvo "maljunigo" signifas nenaturan procedon por atingi la saman
>staton (aux sxajnigi tia). Simile falsistoj povas "maljunigi" sian kopion.
>
>Por la fromagxo eblus "lasi maturi", sed pri vino tio probable estus
>nepreciza.
>Restas neklara, kiel diri "5-jara elteno de brando" (laux la rusa modelo).
Ankaux mi ne konas la tauxgan/tradician E-an esprimon, se gxi ekzistas, sed
almenaux la franca liveras kelkajn uzeblajn metaforojn. Anstataux "laisser
vieillir" (lasi maljunigxadi) eblas uzi ankaux "vieillir" (maljunigi), sen
nepra kromgusto pri falsado, aux "élever" (eduki). Kaj anstataux maljuneco
oni povas paroli pri la agxo de vino aux brando ("un bordeaux de quinze ans
d'âge", dekkvinjaragxa bordozvino, "un whisky élevé 5 ans en fût de chêne",
viskio tenata dum 5 jaroj en kverka barelo). [Tiu cxi lasta traduko emfazas
la problemon, kiel esprimi per unu pasiva participo agon finitan, kiu longe
dauxris : la viskio estis tenata..., cxu do eblas mallongigi tion al "tenata"?]
Kore,
Marc