Vilhelmo:
kiel eviti "maljam" en la sekva frazo:

La problemo pri traduko de "Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn 
.." sidas ne nur en la traduko de la sola vorteto 'Erst', sed ankau en la loko 
kie ghi estas en tiu frazo.
Esperanto estas pli sentebla vershajne ol la germana chi-tie pri lokado de 
komplemento apud la vorto, kiun ghi koncernas. 'Erst' koncernas (ne-esprimatan) 
tempindikon. Vilhelmo bone esprimas tion per sia alternativo "Oni (au: La 
historio) devis ATENDI la kapitalismon por krei ...". Sed oni povas aldoni 
tempindikon ankau kun maljam:
"Maljam estis la kapitalisma produktado kiu kreis la riĉaĵojn ...". (= Maljam 
kun la kapitalisma produktado oni kreis la riĉaĵojn ...)
Johan

Rispondere a