--- On Mon, 11/23/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
> Karaj,
> en la formulo "mi pagis po 6 eurojn por ĉiu kilogramo", la uzo de
> "po" estas teda kaj superflua. La sama esprimo sen "po" signifas
> precize la samon.
Via formulo ne estas la kutima. Via "ĉiu" estas "teda kaj superflua".
Normala formulo estas "mi pagis po 6 eŭroj(n)" (ke temas pri
"kilogramoj" oni normale ne bezonas precizigi, se oni scias la
kutimojn de koncerna lando, kie la poaj prezoj normale esprimiĝas en
la prezoj 1 kg). Vi volas ŝpari unu vorton forigante la esperantan
"po"; la saman rezulton oni povas atingi forigante la malnecesan
"ĉiu".
Mi suspektas, ke eble temas pri la misinfluo de la ĉiamĝena artikolo:
vi volas uzi ian "tedan kaj superfluan" determinilon ĉe kilogramo.
Jen la vera tedaĵo, la plej ofta vorto de Esperanto kiu estas plene
malnecesa kaj supeflua, kiu estas senkompare multe pli teda ol la
malofta prepozicio "po".
Tamen mi dubas ke en Esperanto la mezurunuoj postulas determinilon en
tiaj formuloj. "Miles per hour" ne bezonas artikolon angle, samkiel
en "kilomètre par heure" france.
> Ghuste pro tio, la plej multaj E-istoj, kiuj ne estas severe
> traktitaj per la regulo ke "po" devas stari chiam antau la nombro,
> intue - kaj kelkaj ankau sekvante siajn etnolingvajn kutimojn -
> diras "mi pagis 6 eurojn po kilogramo".
Vi prave diris ke temas pri esperantistoj kiuj ne alproprigis al si la
gramatikon de Esperanto kaj uzas kutimon de alia lingvo. Mi dubas ke
tio estas aŭtoritata fonto.
> En tiu formulo, la uzado de "po" havas sencon, en ghi, "po"
> anstatauas la prepozicion "por", kiu per si mem estas tro
> malpreciza.
Ĝi havas sencon -- sed alian, kiun la esperanta "po" ne havas. Ĝi
havas la sencon de la angla "per". Ĝi estas uzata en similaj
situacioj, sed ĝi funkcias alimaniere.
Celante unu saman parametron de oscilado oni povas paroli pri frekvenco
aŭ pri periodo. Via aserto estas analogia al la opinio ke "periodo"
estas logika kaj sencohava mezurunuo, dum frekvenco estas "teda kaj
superflua".
> La respekto de la "po antau nombro" estas aparte ghena en teksto en
> kiu tre ofta ripetighas la sama au simila formulo.
Ekzemplo estus bonvena.
[...]
> Chu ne venis la tempo oficialigi la uzadon de "po" en pli racia formo?
,----
| 2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj
| iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston
| kaj gxian inon. 3 Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj,
| virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
`----[ Gen 7 ]
Mi ne opinias ke "El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi sep parojn" estus
"pli racia formo". Por mi ĝi estus tute alisenca formo.
--
Sergio