Mi (anglalingvano) cxiam auxdis, ke la originoj de la anglalingvaj "white collar worker" kaj "blue collar worker" estas tio, ke "menslaboristoj" (en oficejoj) tradicie portis blankajn cxemizojn, kaj "manlaboristoj" (en fabrikoj) tradicie portis bluajn uniformajn cxemizojn. Mi neniam auxdis pri rasismo en la ideo (kvankam estas la kutima nerekta rasismo ke ofte nur blankuloj havis la pli altsalajrajn oficejajn "blankkolumajn" postenojn, dum alirasanoj devis labori "blukolume"... sed multaj malricxaj blankuloj ankaux laboras "blukolume"... cxiuokaze, la koloroj "blanka" kaj "blua" certe ne rekte rilatas al rasismo.)
Laux http://en.wikipedia.org/wiki/White-collar_worker , la esprimo "white collar worker" devenas de anglalingva auxtoro Upton Sinclair, kaj aludas cxemizan koloron. http://en.wikipedia.org/wiki/Blue-collar_worker ankaux konfirmas la teorion ke simple temas pri koloro de tradicia uniformo de tia laboristo. Pri la originala demando: mi neniam renkontis la Esperantajn esprimojn, nur la anglajn, kaj mi ne supozus ke estas internacia anstataux anglalingva pauxsajxo, sed mi ne scias. amike russ
