Ĉe la kapvorto "memoro", ĉu laŭ la listanoj aldonindas la signifoj "memorilo" kaj, plej grave, "poŝmemorilo" (sence de USB-memorilo)?
La celata signifo de "memorilo" (aparato, kiu enhavas enarĥivigitajn datumojn) jam aperas sub "memoro" (3-a signifo): "Organo de komputilo destinita por ricevo, konservado kaj resendo de datumoj. Aparataro. Datumportilo." Laŭ mia lingvosento, "memoro" (en la fako de informadiko) pli-malpli egalas memorkapablon, dum "memorilo" pli bone pensigas pri fizika aparato. La aldono de "poŝ-" bezonatas por apartigi poŝmemorilojn de tiuj aliaj memoriloj, multe pli grandaj kaj ne bastonet-formaj, kiuj tamen kelkfoje same konekteblas al komputiloj per USB-pordo. -- Fabio [email protected]
