Je Merkredo, la 2a de Decembro 2009EO 03:17:13EO Sergio Pokrovskij skribis:
> Tamen la koncerna signifo de "memoro" (teni en sia memoro ktp) estas
>  absolute eksterduba kaj abunde atestita. Pli bone ol ĉiu alia.
>
>  Tial mi konkludas ke ankaŭ la kategoria prezento de MEMOR estas
>  misgramatika: ĝi estas plie substantiva radiko. (Mi koncedas, ke
>  ankaŭ la substantiva karaktero por tiu radiko ne estas senproblema;
>  sed la verba karaktero estas tute maltaŭga.)
- La demando, chu la aga signifo (por eviti la fushan esprimon "verba 
karaktero") de MEMOR- estas tauga au ne, iom devojigas nin de la fakto ke ni 
chi tie ja unue agnoskas la validecon de la Fundamento, kaj tie (se mi bone 
memoras) la radiko estas en la Universala Vortaro tradukita per etnolingvaj 
verboj.
Do, "memoro" estas "memorado", la ago memori. La aplikokampo estas sufiche 
vasta, ghi iras de la pura ago al koncepto proksima al la memora parto de 
cerbo. Lau tio, memorilo estas gramatike simila al digestilo (por ekz-e 
stomako aŭ pilolo kiu helpas digestadon).
Ne multe utilas debati chu la Zamenhofaj elektoj por la aga au objekta signifo 
de "komb-" kaj "bros-" estas taugaj au ne, kaj ankau ne chu la aga signifo de 
"memor-" estas tauga. Ni ja ne volas shanghi nian bazan kodon, kiel dirintus 
Shulco. Aŭ ĉu?

Vilhelmo Lutermano.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a