Je 12/2/09, Paul: > 2009/12/2 Sergio Pokrovskij >> Evidente la vortaristoj estas erarigitaj de sia filozofio: ili ne >> aŭdacis diri, ke memoro estas "organo" (kio estas natura por >> komputilisto), kaj filozofie difinis ĝin kiel "kapablon". Sed >> "kapablo" ne povas konservi ion. Al tiuj vortaristoj mankas kapablo >> rezoni.
>> "Memorilo" estas por mi same absurda, kiel "stomakilo". > Memor estas verba radiko; stomak estas substantiva radiko. Ke STOMAK estas substantiva radiko, tio estas nekontestebla; malpli evidentas, ke MEMOR estas verba radiko. El la substantiva MEMORO eblas produkti la verban signifon "agi kiel": neĝo => neĝi, simbolo => simboli, aktoro => aktori. Sed mi ne vidas, kiel el funkcia verbo eblas derivi organon: digesti => digesto ne taŭgas por indiki stomakon, samkiel aŭdi => aŭdo ne taŭgas por indiki orelon. Tamen la koncerna signifo de "memoro" (teni en sia memoro ktp) estas absolute eksterduba kaj abunde atestita. Pli bone ol ĉiu alia. Tial mi konkludas ke ankaŭ la kategoria prezento de MEMOR estas misgramatika: ĝi estas plie substantiva radiko. (Mi koncedas, ke ankaŭ la substantiva karaktero por tiu radiko ne estas senproblema; sed la verba karaktero estas tute maltaŭga.) > Laux mi ilo kiu kapablas memori havas sencon; ilo kiu kapablas > stomaki malpli ... ;-) Tio estas alia demando. Oni ja faras derivaĵojn kiel "diskilo"; ankaŭ "memorilo" povus esti ilo por trakti memoron (memorlegilo simila al diskilo). Aŭ memorhelpilo ktp. -- Sergio
