Paul Peeraerts:

> La vorto "blankkolumulo" estas al mi konata, sed mi ne havus ideon kio
> estas "blukolumulo".

La origino de ambaux esprimoj estas tute klara kaj
paralela: tiuj, kiuj laboras en la oficejoj (kabinetaj
laboristoj) tradicie havis blankan cxemizkolumon
(sen risko malpurigi gxin laborante);  tiuj, kies laboro
estas fizika (proletoj, se vi preferas) konjekteble
samtradicie havis bluajn (versxajne denimajn)
surtutojn kun, evidente, bluaj kolumoj.

Mireja:

> tiuj vortoj al mi sonas rasisme.

Mi neniam renkontis ian ajn rasan aux rasisman
implicon en tiuj cxi esprimoj.  Mi estas vere intrigita
per via percepto.  Bonvolu diri kian rasan asocion
povas havi blua koloro?

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a