Paul:
Sendube por vi ĝi estas klara, Alex, sed por persono el mia regiono ĝi
iĝis klara nur pro la ĉi tieaj diskutoj.
Leginte ĉion diritan ĝis nun, mi kredas ke estas oportune enhavi la
vortojn: mens-laboristoj kaj man-laboristoj.
Se oni volas enmeti "blank-kolumuloj", ĝi resendu al "menslaboristoj".
La situacio internacie estas tro malsimpla [cetere en Italujo mi neniam
aŭdis la esprimon " blankkolumula krimo" kaj eĉ ne komprenas pri kio
aparte ĝi aludas].
La tuta diskuto montras kiom estas utile internacie diskuti antaŭ ol
enmeti vorton, eĉ se ĝi ŝajnas absolute internacia.
Amike
Renato