Mi tute konsentas kun Sergio: "manlaboristo" kaj "menslaboristo" (aux tre 
proksime "intelektulo") estas stile multe pli elegantaj en Esperanto ol la 
kalkeoj el la angla (en la germana oni - se entute - uzas ilin en la angla 
originalo, do ne pauxsas ilin).

Aliaj *stilaj* variajxoj: por manlaboristoj "batalantoj de la pugno" (ironie 
pro iu komunisma stultajxo el GDR), "segx-furzantoj" pejxorative por 
menslaboristoj.

blank/blu-kolumuloj: kompreneblaj ja, sed bela Esperanto ne.

Bernhard

-----

Sergio:

Mi konas la du esprimojn kiel paŭsaĵojn de la angla.  Tamen mi mem ne
uzas ilin.  Normala vorto por "blukolumulo" estas "manlaboristo";
simetrie mi dirus "menslaboristo" anstataŭ "blankkolumulo" -- kvankam
ĉi tiun mi ial ne trovas en Esperanto.

-- 
Sergio







Rispondere a