--- On Thu, 12/10/09, jv wrote:

[...]

>> Ĝi estas tro marĝena. Malpli 18 retpaĝoj. Tio sufiĉus se la vorto
>> estus efektive bona kaj reale bezonata; sed ĝi estas nek-nek.

> neniu vorto estas bona se oni volas esprimi ion malfacilan. neniu
> vorto estas bezonata se oni votis silenton. tiaj kvalitoj estas pure
> subjektivaj.

La argumentoj estas multe tro abstraktaj – tiel argumentus homo
celanta tute forigi la markon EVI.

>> sed mi cxi tie "pravigas" nenion. mi registras okaze en revo
>> vortojn kaj esprimojn, kiuj estas parto de la lingvo,

>> Parto de unu el la dialektoj de la lingvo.

> mi volonte legos pri la dialektoj de la lingvo.

Tio estus iom longa ekskurso.  Tamen evidente estas tekstoj kiujn mi
ne akceptas kiel esperantajn pro la abundo de neologismoj; estas ankaŭ
tekstoj kiaj imitas iujn nacilingvojn.  Ekz-e inter la rusaj
esperantistoj mi fojfoje aŭdis vorton la "porubliĝi" (kotizi po 1
rublo).  Ĝi estas klara por ruslingvano, sed mi ne opinias ĝin
esperanta.  Ĝi estas parto de rusa ĵargono esperantista.

"Blanka kolumo" estas por mi simila ĵargonaĵo el kelkaj landoj kie la
koncerna idiomaĵo enradikiĝis.

>> kaj kiujn mi ne sxatas kaj ne uzas. revo ne estas la spegulo de mia
>> privata ideala lingvo.

>> Bela tezo, tamen estas formoj pri kies erareco oni konsentas

> pri erareco de blankkolumulo ne estas cxiesa konsento cxi tie.

Tial estas debato.

[...]

>> Jes. Ĝuste tion mi celas. "Blukolumulo" estas vorto priskribanta
>> "nocion de usona sociologio", ĝi ne estas universala, tutmonda
>> koncepto (kia estas "manlaboristo").

> gxi jes suficxe internaciigxis, kiel ni konstatis cxi tie per la
> pozitivaj respondoj de japanoj, francoj, brazilanoj, usonanoj...

Mi iom dubas pri la plurnombroj.  Ĉu ni aŭdis PLURAJN japanojn?  Unu
franco (vi) respondis pozitive, unu francino (Mireja) respondis
negative -- kiu alia franco respondis pozitive?

Krome, ankaŭ la negativaj reagoj estis pluraj.  Kaj la negativajn
reagojn mi opinias pli seriozaj, ĉar -- tiel okazis -- ili atestas pri
pli malpli supraĵa traktado de la lingva materialo.

[...]

>>> kaj ke por utilo al homoj, kiuj trovas gxin en tekstoj, vortaro
>>> utile registros gxin kun klara difino, eventuale kun malrekomendo.

>> Ĝuste tion mi proponis (kun la marko EVI).

> kia koincido! ankaux mi proponis tion. kontraux kio vi argumentas de
> post tiam?

Mi respondas je la obĵetoj pri tiu marko.

[...]

>> Jen unu el ili kiu estas interesa:
>> ,----
>> | Subite ekbrilo aperis en liaj okuloj kaj li fiksis sian rigardon
>> | al tiu, kiu, kun aspekto de blankkoluma dungito, ĵus sidiĝis sur
>> | la sidlokon.
>> `----

>> Estas interese, kiom da esperantistoj interpretus tiun
>> "blankkoluman dungiton" en la senco "oficisto"? Miaopinie, tre
>> malmultaj.

> gxuste tial klarigo de gxi estas bezonata en vortaro.

Ĝi eble helpos onin eviti la aĉaĵon.  Sed la perfido de la "falsaj
amikoj" konsistas en tio, ke normale oni ne rimarkas ke ŝajne
komprenebla vorto havas ian perversan signifon, absolute senrilatan al
la rektasenca.  Oni legas pri "blankkoluma dungito" -- kaj la normala
homo imagas dungiton kun blanka kolumo.  Oni sentas nenian bezonon
konsulti vortaron -- samkiel kiam oni legas pri "juna dungito".

Sed la fia perfido konsistas en tio, ke neniel temas pri ia ajn kolumo
(kaj tre bone eblas ke la koncerna "blankkoluma dungito" havas bluan
kolumon, kiel mi mem ĉi-momente), ke tiu indiko neniel rilatas la
vestojn, ke ĝi indikas socian grupon.

Tiaj kaptiloj estas nepre evitindaj en lingvo internacia.

Krome, kion fari se mi naive volas paroli pri la realaj blankaj
kolumoj, kiuj estas konata kaj ĝena parto de la uniformo de la rusiaj
soldatoj?

-- 
Sergio




      

Rispondere a