Istvan skribis:

> Cxe "tiam", cxu ne estus utile atentigi ke gxi NE signifas "(tuj) poste", 
> senco e, kiu anglalingvanoj emas gxin uzi?
> 
> La nuna ekzemplofrazo
> "morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera"
> ne ekskludas interpreton laux la "angla" senco.

Mi ne certas, ke mi bone komprenis la aferon, sed jen kelkaj
Zamenhofaj ekzemploj, kiuj eble rilatas:

   Poste en la sekvonta kongreso ĝi prezentos al ni programon de la
   laboro kaj TIAM ni povos fari definitivajn decidojn.

   Tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda, kaj
   TIAM [...] mi ne penos altrudi ĝin al vi [...]

   Venos tempo, kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis
   la laborado de Bourlet, kaj TIAM, ho ve, tro malfrue ili rekompencos
   al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis, dum
   li vivis.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a