P.S.: Mi forgesis: Ecx amuza la artikolo estas, precipe tie cxi:

"Gisferon efektive oni plej ofte gisas, samkiel la ŝtalon oni ofte forĝas. 
La nelogikeco konsistas en tio ke ankaŭ ŝtalon oni povas gisi, kaj ke iuj 
gisferoj estas forĝeblaj. Nu, ne pli malbone ol pri Ruslando: ne ĉiuj 
ruslandanoj estas rusoj, kaj ne ĉiuj rusoj loĝas en Ruslando."

Por tiuj, kiuj ne komprenas la aludon al la superflua kaj senscia kampanjo 
de Löwenstein / Corsetti ("sxtona Esperantujo apud sxtonaj urboj") vd. tie 
cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/37943/152369

Mi invitas vin frandi "fandi"

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Bernhard Pabst" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Montag, 15. Februar 2010 21:15
Betreff: Re: [revuloj] Fandi kaj gisi


> Gratulon, Sergio,
>
> tre interesa, klera kaj sagxa. Pri la temo mi jam foje legis, sed nun ne
> retrovis la bibliografian indikon. Unu sola noto:
>
> "La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne komprenis,
> kaj difinis la verbon gisi maltrafe:"
>
> Pri la teknikaj vortoj de PV 1930/1934 respondecis la polo Salomon 
> Kornfeld
> (1896-1942), do tre probable ankaux pri "gisi". Ties lingvo-nivelo estis -
> pardonu - subtera, tordita, malklara, mallerta, nu, simile kiel en la
> PV-difino de gisi. Mi estis tute sxokita, kiam mi unuan fojon legis ion de
> li. Se vi ne kredas, legu ekzemple Grenkamp, S. [= Kornfeld, S.] Bombasto
> kaj Kritiko. ′Dua eldono′. Oomoto 10-a jaro 1934/11 (111) nov., p. 32-33 
> kaj
> multaj similaj.
>
> Do ne "la francoj ne komprenis", sed Kornfeld simple malbone parolis
> Esperanton kaj estis malbona vortaristo kaj terminaristo. Waringhien ne
> povis anstatauxi ankaux lin (li jam transprenis la parton de la maljuna
> Esselin, kiu pro sia agxo jam ne plu kontribuis kaj nur por honori lin
> aperas inter la auxtoroj). Krome Kornfeld kiel pola naciista jxurnalisto
> vivanta en Parizo havis bonajn kontaktojn al la tiea pola 
> kultur-instituto,
> kiu forte materie subtenis la projekton PV (lia profesio estis ja lauxeble
> negative influi la francan publikan opinion pri Germanio kaj propagandi 
> por
> la pola pozicio pri la tiam germanaj orientaj provincoj, nome ke ili estu
> anektita de Pollando). Ankaux cxar Kornfeld pro tio disponis pri materiaj
> kaj organizaj resursoj Waringhien ne povis tro forte kritiki, korekti kaj
> pro tio cxagrenigi lin sen endangxerigi la tutan projekton.
>
> Ne tro surprize, ke Waringhien en sia vortaro eo-fr multe pli poste simple
> tradukis gxuste, sen granda komento pri la evidenta stultajxo de Kornfeld.
>
> Denove gratulon pro la leginda studo.
>
> Bernhard
>
> -----Ursprüngliche Nachricht----- 
> Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]>
> An: <[email protected]>; "Gxenerala Vortaro"
> <[email protected]>; <[email protected]>
> Gesendet: Montag, 15. Februar 2010 06:25
> Betreff: [revuloj] Fandi kaj gisi
>
>
> Ĵus mi publikigis en la "Lingva kritiko" studon pri la vortoj "fandi"
> kaj "gisi",
>
> http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/
>
> -- 
> Sergio
>
>
>
>
> 

Rispondere a