> Kiun, Mireja? "Liveran Folion" aux la korsetajxon? Liveran Folion cxar la vorto folfolio pensigas min pri la franca "feu follet", do ne vidu en gxi la nezamenhofan "fol-" sed vidu la francan "feu" do fajro. La difino de la franca "feu-follet" estas: ----- Lumière apparaissant lors de la combustion spontanée de gaz qui se dégage des matières organiques en décomposition. ----- mia traduko: Lumo kiu aperas super putrantaj organaj materialoj dum la spontanea brulo de gaso ----- Anglais will-o'-the-wisp
Sekve "folfolio" estu lumo kiu kreigxas el marcxo :-). Kaj verdaj ranoj kvakas al la luno... Nu, pli serioze jen mia opinio: Mi legis en Folfolio kaj ridis. Ja ni bezonas tiajn spritajn kaj amuzajn verkajxojn tamen necesas ke la legantoj gxuste komprenu la celon kaj ke ne estu personaj atakoj. Al mi tre placxis la artikolo pri la ribelo de la naskigxonta kiu jam ne volas auxdi pri Esperanto. > Bildon, kiu bone resumas la diskuton, vd. en tiu rusa retejo: > > // http://lj.rossia.org/community/esperanto_ljr/2020.html > <http://lj.rossia.org/community/esperanto_ljr/2020.html> Mi rifuzas diri "bretonujo" kaj skribis "bretonio" en la artikoloj kie mi fresxdate aktivis cxe eo.wikipedia.org kaj tre bedauxras ke kelkaj bretonianoj redaktis skribante "bretonujo". Sed, sed...mi ne deziras batali sur la tereno de la landnomoj. Pri la korsetajxo jen mia opinio: Gxi ne interesas min, mi kredas ke kateni la esperantistojn estas same kiel meti al mia kato la harnison kaj katsxnuron. Li ne plu povas libere vagi kaj li ne plu sintenas kate en mia gxardeno, li sintenas kiel birdo kiu havas la flugilojn plenajn je benzino. Sed ke oni ne kredu ke cxiam li estas malliberigita, tio okazas nur kiam li petas eliri el la domo. Li estas tre felicxa en la domo kaj kiam li ferias cxe la marbordo (kie mi povas lasi lin vagi cxie). Mireja
