--- On Tue, 16/2/10, Bernhard Pabst wrote:
> Gratulon, Sergio,
> tre interesa, klera kaj sagxa. Pri la temo mi jam foje legis, sed
> nun ne retrovis la bibliografian indikon. Unu sola noto:
> "La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne
> komprenis, kaj difinis la verbon gisi maltrafe:"
> Pri la teknikaj vortoj de PV 1930/1934 respondecis la polo Salomon
> Kornfeld (1896-1942), do tre probable ankaux pri "gisi". Ties
> lingvo-nivelo estis - pardonu - subtera, tordita, malklara,
> mallerta, nu, simile kiel en la PV-difino de gisi. Mi estis tute
> sxokita, kiam mi unuan fojon legis ion de li. Se vi ne kredas, legu
> ekzemple Grenkamp, S. [= Kornfeld, S.] Bombasto kaj Kritiko. ′Dua
> eldono′. Oomoto 10-a jaro 1934/11 (111) nov., p. 32-33 kaj multaj
> similaj.
Sendube kiel fakredaktoro pri teĥniko li responsas pri la fuŝeco de la
koncerna artikolo.
> Do ne "la francoj ne komprenis", sed Kornfeld simple malbone parolis
> Esperanton kaj estis malbona vortaristo kaj terminaristo.
Mi tamen supozas ĉi tie "francan spuron". Ĉar la pola lingvo klare
distingas inter "schmelzen" kaj "gießen", ĝi havas kaj slavajn
paŭsaĵojn similajn al la rusaj, kaj eĉ plenajn pruntaĵojn (ekz-e
giser = Gießer). Kiom ajn malbone Kornfeld-Grenkamp scipovis
Esperanton, liaj propraj eraroj estus alispecaj.
Ankaŭ "verŝi ferminaĵojn" estus stranga por pollingvano (la pola
lingvo ja distingas inter "verŝi" kaj "ŝuti"). Nu, principe povus
temi pri akvomiksaĵo uzata por ŝargi la fornegon; tamen tiam mi
parolus pri verŝado de akvomiksaĵo, ne pri verŝado de la erco.
Verdire, franco apenaŭ uzus tiom konkretan verbon, kiel "verŝi" aŭ
"ŝuti", kiam eblas uzi pli abstraktajn "meti" aŭ "ŝargi". Do,
probable temas pri surpaperigo de miskomprenita klarigo fare de
germano, kiun notis franco. Mi menciis raporton de komisiono estrata
de Rollet de L’Isle; mi forte suspektas ke temas pri li aŭ iu el liaj
francaj amikoj.
Mi imagas jenan pratekston aŭ buŝan klarigon de germano:
,----
| gisi: elfari per fandado, elfandi (gießen) verŝante fanditan feron ...
`----
kion la franco miskomprenis:
,----
| gisi: fandofari, elfandi (ausschmelzen) verŝante ferminaĵon ...
`----
Io tia nepre okazis, ĉar "seksabla, tera gisado" en la ekzemploj
evidente aludas _Gussformen_ el seka sablo aŭ argilo, kaj apenaŭ
sencas kiam temas pri Schmelzertrag.
Mi supozas ke ekzistis iu franca verko, simila al la "Marista
terminaro" de Rollet de L’Isle, el kiu Kornfeld aŭ lia kunlaboranto
senkritike kopiis la misdifinon. Ilia preteratento pri ĝia miseco
estas surpriza; sed min egale surprizas la nekompreno de Jan Werner,
kiu aprobas la konfuzan misuzon de "giso" kaj eĉ ne rimarkas la
ambiguecon de _fandi_ -- kvankam li evidente scipovas kaj la ĉeĥan,
kaj la germanan lingvojn, kiuj ŝajnas malebligi tian malatenton.
--
Sergio