2010/2/21 Kurt Fischer <[email protected]> > > > En Monato 2010, januara eldono, mi trovis artikolan titolon: "Vunda vorto". > Rigardante sub vundo en revuloj mi ne trovis "vunda", sed mi demandas > vin, kiel vorto povas esti vunda. En la artikolo temis pri "ofendigho" de > litovoj fare de greka politikisto. > Amike > Kurt Fischer
Mi ne komprenas, cxu via konfuzo estas: 1. cxu vorto povas vundi aux cxu tio estas netauxga metaforo aux 2. cxu la adjektiva formo "vunda" tauxgas. Cxiuokaze: PIV2002: "vunda" = "rilata al vundo". Koincide, mi jxus legis la saman artikolon. Sxajnis klare al mi, ke "vunda vorto" havas intencan aliteracion kaj ritman ripeton por kvazauxpoemeta/amuzeta efekto anstataux diri "vundanta vorto", "vundema vorto", aux ion similan. Mi tuj supozis, ke gxi celas vorton, kiu vundas/ofendas. amike, russ PS: Laux lastatempaj artikoloj en Monato, litovoj sxajnas tre ofte ofendigxi: En nur du numoroj, ili ofendigxis pri pozitivaj mencioj de komunismo, pri sxerca mapo de Litovujo kun skandinavecaj urbonomoj, pri neintence inversa litova flago, ... :)
