2010/2/22 Kurt Fischer <[email protected]>

>
>
> Saluton,
>   se estus tiel facile: En Reta Vortaro vi trovas: "Tio estas lia vunda
> loko."
> kaj Zamenhofa citajha en PIV 2500:  "Vundan lokon protektis, alian
> difektis." (probable el Proverbaro)
> Lau via interpreto "vunda" povas signifi ambau: vundita kaj vundanta.
> Do la signifo interpretas la adjektivan sencon de " vunda". Tio ne estas
> la tradicio de Esperanto kiel mi ghin komprenas: En Esperanto la strukturo
> indiku la celitan komprenon kaj ne inverse.
>

Do por vi, multaj vortoj versxajne estas fusxaj/eraraj cxar oni bezonas uzi
prudenton kaj ne nur la strukturon por kompreni la frazon:

Ekzemple:

La verbo "instrui" (cxu temon, cxu homon):
Li instruas la anglan.
Li instruas infanojn.

La verbo "paroli" (cxu scipovi lingvon, cxu diri konkretan dirajxon):
Li parolas Esperanton.
Li parolas maljustajn vortojn.

La verbo "veturi" (cxu masxino mem iranta, cxu homo iranta per tia masxino):
Aviadiloj veturas rapide.
Homoj veturas rapide en aviadiloj.

La afikso "ig" (cxu la objekto de verb-igi ricevos aux faros la agon de la
radika verbo):
Radio Polonia auxdigas elsendojn cxiutage. (La elsendoj estas auxditaj.)
La instruisto paroligas la lernantojn. (La lernantoj parolas.)

Ankaux estas homonimoj kiel "liro":
La muzikisto donis al mi liron.
La italo donis al mi liron.

Ktp. :)

Mi legis citajxojn de Zamhenof, ke li supozas ke oni uzu iom da prudento en
Esperanto, kaj ke Esperanto ne estu tute formala/logika/rigida lingvo. (Tia,
kia estas Lojban/Loglan, ekzemple). Do ekde la komenco, sxajnas al mi ke
Esperanto sekvas ian (ne precize difinitan) mezan vojon inter pura
formala/logika strukturo kaj prudento/intuicio.

amike,
russ

Alimaniere en naciaj lingvoj:  en la angla: "a washing machine"  kutime ne
> estas
> lavanta mashino, sed mashino por lavado. Chu mi eraras?
>

Laux mi, tia masxino ja lavas. Certe kiam mi uzas tian masxinon, mi ne
perceptas ke mi mem lavas la vestajxojn (cxar mi faras aliajn aferojn
dumtempe), kaj poste ili estas lavitaj, do versxajne iu aux io lavis ilin.
Se ne mi, kaj ne la masxino, do kiu lavis ilin? :)

Rispondere a