Saluton!

> En Monato 2010, januara eldono,  mi trovis artikolan titolon: "Vunda vorto".
> Rigardante sub vundo en revuloj mi ne trovis "vunda", sed mi demandas
> vin, kiel vorto povas esti vunda. En la artikolo temis pri "ofendigho" de
> litovoj fare de greka politikisto.

En ReVo ja troveblas "vundi" kaj mi komprenus "vunda" kiel adjektivon kun
aga signifo, do konciza maniero esprimi "vundanta".

Laŭ la dua difino "vundi" estas uzata figure por "suferigi ies animon
per dolora frapo".

En tiu difino ankaŭ aperas ekzemplo ZAMENHOFa:

"ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavo"

Krome oni plusendiĝas al "ofendi".

Kolonjano

-- 
  Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano   | "Ne ekzistas stultaj demandoj, sed
  mailto:[email protected]          |  ili estas plej facile respondeblaj."
  http://kolonjano.blogspot.com      |
  Linguae: Deutsch Esperanto English |                     (autoro nekonata)

Rispondere a