--- On Mon, 19/4/10, Wieland Pusch wrote: [...]
> mi ne havas iPhone, sed povus pruntepreni iPod touch. > Ĉu vi povas doni kelkajn informojn, kiel uzi vortaron > per ĝi? Ankaŭ mi ne havas ajfonon (nek planas ĝin aĉeti), sed mi jes uzas Stardict-on sur Linukso, Vindozo kaj mia poŝlegilo (por mia Nokia mi uzas alian vortaran ilon). Vd http://en.wikipedia.org/wiki/Stardict ... > Ĉar temas pri XML-formato oni eble povas preni la dict-transformaton > kiel ekzemplo kaj povas skribi XSLT-transformado ReVo->XDXF Hm, ne, transformado en XDXF estus multe pli simpla: oni ne bezonas aranĝi ion ajn, necesas simple transkodi la etikedojn de ReVo en la etikedojn de XDXF, kiu ankaŭ estas XML-formato (kaj kunmeti la milojn da revaj artikoloj en unu grandan XDXF-dosieron). Tio estus ne tre komplika perla skripto. > Ĉu iu povus skribi tion? Mi povus okupiĝi pri tio nur post kelkaj monatoj. -- Sergio
