Istvan wrote: > Nuna difino: > "Sukcesi kredigi ion al iu" > Chu ne pli taugus la PIVa: "Instigi iun al ia ago per emocivekaj argumentoj"? > Eventuale tamen sen "per emocivekaj argumentoj"? > Nun en ReVo nek la difino de "konvinki" nek tiu de "persvadi" allasas la > signifon "atingi ke iu faru ion". > Laux iuj, ekz. Rob Moerbeek, "konvinki" ne konvenas por chi lasta senco, sed > ni ja trovas che Zam. "por konvinki min respondi". > Pendas do la demando chu ambau chi verboj povas signifi agigon, kaj se jes, > kun kia diferenco: chu kun tiu de emocivekado?
Chu vi forgesis tiun diskuton pri "persvadi", kiu okazis chi tie antau iom da tempo? Lau mi (kaj lau Marc Bavant) prefere estu enmetita en REVO-n tiu difino de "persvadi", kiu aperas en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro": http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
