Istvan:

Nun en ReVo nek la difino de "konvinki" nek tiu de "persvadi" allasas la signifon "atingi ke iu faru ion". Laux iuj, ekz. Rob Moerbeek, "konvinki" ne konvenas por chi lasta senco, sed ni ja trovas che Zam. "por konvinki min respondi". Pendas do la demando chu ambau chi verboj povas signifi agigon, kaj se jes, kun kia diferenco: chu kun tiu de emocivekado?

Mi persone opinias, ke pravas Zamenhof pli ol Rob, alivorte ke la du radikoj estas pli malpli samsignifaj:

persvad·i /[9oa]/ ~ konvink·i /[fun] /diras http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_P .

Mi pensas ke ambaŭ povas havi ankaŭ la signifon "agigi".

Amike

Renato


Rispondere a