Sergio Pokrovskij skribis:
> Je 4/21/10, Wolfram:
> > Mi proponas:
> >
> > persvadi = miskonvinki.
> >
> > Lau mia, eble malĝusta, sento persvadi signifas "konduki sur
> > malĝustan vojon" kaj konvinki estas "konduki sur la ĝustan vojon".
>
> Laŭ mia (eble malĝusta) kompreno de la germana, persvadi = überreden,
> konvinki = überzeugen.

Laux mia vidpunkto, Zamenofo prunteprenis la vortojn "persvadi" kaj "konvinki" 
de la latina lingvo aux eble de latinidaj.

Fakte, kiel italo, mi ne komprenas tiun cxi babiladon pri la signifo kaj la 
samsameco inter "persvadi" kaj "konvinki". Gxenerale, ambaux la vortoj havas 
saman signifon (kiu dependas de kunteksto) sed malsaman nuancon (kiu estas 
cxiukaze neniigita de la kutima uzo). :)

Gxis

Antonio Codazzi

Rispondere a