2010/4/26 pistike65 <[email protected]>: > Cxu povas ekzisti du malsamaj vortoj kun signifo sama?
Principe, kial ne? Sxajnas okazi ofte en fakaj kuntekstoj (ekzemple matematiko) kiam 2 fakuloj sendepende elpensas 2 malsamajn vortojn por iu faka koncepto. Se ne, vortaroj ege ofte eraras per uzo de la nocio "sinonimo", cxu ne? :) Sed dependas de tio, kiel vi difinas "signifo". (Kaj kiel vi difinas "vorto". Ekzemple, cxu "vorto" kaj "vort'" estas la samaj vortoj aux ne? Cxu "baldaux" kaj gxiaj maloftegaj variantoj "balde" kaj "bald'" estas la samaj vortoj aux ne? Cxu "baldaux" kaj "baldauh" estas la samaj vortoj aux ne?) > Kiu konvinkos min prie? Probable neniu, sed mi provos. :) Cxu la jenaj ne havas samajn signifojn? rezulto kaj rezultato? vipero kaj vipuro? kurta kaj mallonga? liva kaj maldekstra? mava kaj malbona? turpa kaj malbela? miriado kaj multego? astrologo kaj astrologiisto? geologo kaj geologiisto? ktp ktp poeto kaj poemisto kaj poeziisto? malsanulejo kaj hospitalo? (Nu iuj diras ke hospitalo estas specifa speco de malsanulejo, dum aliaj diras ke ili samas, do kiu scias.) foto kaj fotografajxo? auxto kaj auxtomobilo? buso kaj auxtobuso? komputilo kaj komputero? Hindujo kaj Barato? Barato kaj Bharato? kristanismo kaj kristismo? Sed ja oni povas diskuti pri la etosoj pli moderna kaj pli malmoderna de iuj el tiuj, kvankam la signifoj mem samas, laux mi. Mi supozas ke via demando celas gxuste tion: ne nur la SIGNIFOJN sed ankaux la etosojn aux sentojn aux tiajn konceptojn, cxu vorto estas ofta aux malofta, formala aux malformala, nova aux malnova, angleca aux franceca, fundamenta/bonlingvisma aux poezieca/neologisma, ktp...? Aliaj ideoj: multegegegegege kaj multegegegegegege? :) infinito kaj nefinio? Nu, jen kelkaj proponoj. amike, russ
