2010/4/21 Renato Corsetti <[email protected]>

>
>
> Antonio:
>
>   Fakte, kiel italo, mi ne komprenas tiun cxi babiladon pri la signifo kaj
> la
> samsameco inter "persvadi" kaj "konvinki". Gxenerale, ambaux la vortoj
> havas
> saman signifon (kiu dependas de kunteksto) sed malsaman nuancon (kiu estas
> cxiukaze neniigita de la kutima uzo). :)
>
> La fakto, ke mi samopinias kun Antonio, certe estas signo de la komuna
> italeco kaj de la influo de la itala lingvo.
>
> Amike
>

Ankaux mi ne vidas veran diferencon inter la du vortoj - evidente cxar mi
vizitis Italujon lastatempe kaj tiel la itala lingvo influis min! :)

Sed ja ankaux anglalingvanoj ne tre distingas inter "convince" kaj
"persuade", kiel menciite en la antauxa samtema diskuto, ekzemple:
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/17339
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/17348

Sxajnas ke estas tiom multaj diversaj interpretoj de la 2 vortoj en
Esperanto pro persona kaj nacilingva kutimo (ecx la vortaremuloj en cxi tiu
diskutgrupo montras tre diversajn sentojn pri la 2 vortoj), ke en praktiko
oni simple uzas la kuntekston por kompreni la celitan nuancon...

ne forte konvinkite/persvadite pri diferenco inter la du vortoj,
russ

Rispondere a