Karaj ReVuloj

Mi petas vian konsilon rilate al fontindikoj al
sonmaterialoj.  Nome, mi volas referenci al iu sonmaterialo
en mp3 dosiero trovebla en la reto.  Ĉu jena referenco estas
taŭga (ĝi estas en artikolo gxis.xml kiu aperos baldaŭ):

  <fnt>
    <aut>Radio Verda</aut>,
    <vrk>
      <url ref="http://radioverda.com/storage/audio/RV154.mp3";>
        elsendo 154 de 2009-11-07</url>
    </vrk>, 
    <lok>&ccirc;. 00:15:00</lok>
  </fnt>
 
Priskribo de la loko, kie troviĝas la uzita esprimo (tie,
ĉe adiaŭo) estas tempo de la komenco de la elsendo.

Mi trovis nur du ekzistantajn (aliajn) manierojn en ReVo:

  <fnt>
    <aut>Radio Verda</aut>
    <vrk>RV143</vrk>
    <lok><url ref="http://radioverda.com/storage/audio/RV143.mp3";>
      Entruda kanguruo terurigas dormantan familion</url></lok>
  </fnt>

kaj

  <fnt>
    <aut>AlKo, HaGo</aut>,
    <vrk>Kaliningrada Esperanto-Podkasto</vrk>,
    <lok>
      <url
ref="http://rpod.ru/personal/storage/00/00/01/21/53/Podkasto_14.mp3?211c9866
7495ecc6f525f82ac684dae12e6f97536cda52be6c1686da13a211d5">
      2008-08-25, numero 14a</url>
    </lok>
  </fnt>.

Ĉu estas iuj normoj ĉe tiuj kazoj (nu, certe ne en la
manlibro)?

Amike

---
Sebastiano

Rispondere a