Ĉu 4≤t estas neegalaĵo?
Kiel mi skribis en alia afiŝo mi nomas "malegalaĵo" ĉiun el la kvar
matematikaj skribaĵoj:
a < b Buŝe estu: a malpligrandas bo-on? a malpligranda ol bo?
a ≤ b Buŝe estu: a ne pligrandas bo-on? a ne pligranda ol bo?
a malpligrandas aŭ egalas bo-on?
a > b Buŝe estu: a pligrandas bo-on? a pli granda ol bo?
a ≥ b Buŝe estu: a ne malpligrandas bo-on? a ne malpligranda ol bo?
a pligrandas aŭ egalas bo-on?
kaj a ≠ b estas neegalaĵo. Buŝe estu: a ne egalas bo
La signoj <, >, ≤, ≥ estas komparaĵaj/malegalaĵaj? signoj.
Mi demandas ne por trudi mian manieron diri la matematikaĵojn sed por
eki necesan diskuton ĉar mi supozas ke la lingvaĵo matematika ne estas
universala. Eĉ eblas ke neniu interkonsento troveblos por esperantigi la
nociojn sed tamen estas ege interese scii kaj koni vian opinion.
Mireja