> Behrouz Soroushian skribis :
>
> Saluton,
>
> Mi proponas aldoni la vorton 'tomografio'. Fari bildojn de sekcoj de organo 
> aux objektoj.
>
> Tom'o estas greka = sekci.
> grafi'o ankaux estas greka = montri, prezenti.

Mi opinias ke estas bone aldoni la vorton "tomografio" en ReVo. 
Ekzemploj de ĝia uzo en Eo ne mankas. Tamen bezonatas aldoni al la vorto 
adjektivon kaj precize difini la diversajn tomografiajn teĥnikojn.
Tomografio estas teĥniko per kiu eblas observi laŭtavole la internon de io.
Mi povas erari en mia kompreno de la vorto ĉar mi estas fakulo nur pri 
matematiko. Vere interesas min legi la difinon en ReVo pri la nova 
radiko "tomograf-".
Mireja

Rispondere a