Mireille:
"tomografi-" kaj "tomograf-".. . .
Kial du radikoj?
Tio estas unu el la trajtoj de la perforta hindeŭropigo de Esperanto.
Ne nur "franco" loĝas en "Francio" sed "filozofo" okupiĝas pri
"filozofio" kaj "tomografo" verŝajne estas io rilata al "tomografio".
Kara Zamenhof, multaj ne komprenis tion, kion vi skribis en /Fundamenta
Krestomatio de la lingvo Esperanto/ (Zamenhof 1929: 248):
"Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel
ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj,
konsistas sole nur el /senŝangaj/ vortoj. Se vi prenos verkon skribitan
en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas /sole/ kaj /ĉiam/
en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la
vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter
la vortoj k.t.p. estas esprimataj per kuniĝo de senŝanĝaj vortoj.
Sed ĉar /simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj
popoloj/ kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi
tute alikonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de
la lingvoj eŭropaj, tiel ke /se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro,
ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute
senbezona), - li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io
diferencas de la konstruo de lia patra lingvo./"
Amike
Renato
------------------------------------------------------------------------
[1] <#_ftnref1> El /Fundamenta Krestomatio de la lingvo
Esperanto/ (Zamenhof 1929: 248). La emfazo estas mia-RC.