--- On Mon, 24/5/10, Marc Bavant wrote:
> Amuze! Tio rilatas al la ekzemplo "mezuri laux sia persona
> vitro".
Kvankam ĝi estas markita kiel zamenhofa, mi tamen opinias ĝin evitinda
-- aŭ almenaŭ, neniom modela ekzemplo, kiu ne meritas enigon en
vortaron. Mi ne komprenas tiun metaforon. Ĉu iu komprenas?
[...]
> Kaj cxe "ulno" vi trovas similan ekzemplon "mezuri cxion per ulno de
> racio".
Ankaŭ ĉi tiu ekzemplo estas malbona.
Unue, ĉi tie temas ne pri mezurunuo, sed pri mezurilo (kiun oni
metonimie nomas "ulno"). Do, eĉ se ĝin enigi, oni devus ĝin registri
sub aparta signifo. Tamen ĉu iu ajn uzas ulnajn mezurilojn? (En la
originalo de la unua ekzemplo, ĉi tie ne menciita, evidente temis pri
"arŝino", kiu efektive estis uzata kiel nomo mezurilo unu arŝinon
longa.)
Due, "ulno de racio" estas nebona gramatike. Ankaŭ ĝin mi ne klare
komprenas. Ĉu ĉi tie "ulno" signifas "kriterio"? Ia mallerta kaj
malklara dirmaniero. Tiom pli malklara, ke ĝi aperas sub alisenca
difino.
--
Sergio