Russ:
> 2010/5/24 Sergio Pokrovskij :
> > --- On Mon, 24/5/10, Marc Bavant wrote:
> >
> >> Amuze! Tio rilatas al la ekzemplo "mezuri laux sia persona
> >> vitro".
> >
> > Kvankam ĝi estas markita kiel zamenhofa, mi tamen opinias ĝin evitinda
> > -- aŭ almenaŭ, neniom modela ekzemplo, kiu ne meritas enigon en
> > vortaron.  Mi ne komprenas tiun metaforon.  Ĉu iu komprenas?
>
> Mi kredas ke mi komprenas gxin. Taksi laux via propra "vitro" en la
> senco de "okulvitroj" aux "grandiga vitro", t.e. via persona filtrita
> vido de io. Similas al la esprimo "rozkoloraj okulvitroj" por vidi
> aferojn tro optimisme aux pozitive, ktp.

Certe. Eble ne cxiuj komprenas unuavide, sed tio ne estas maloftajxo koncerne 
frazeologiajxojn. Fojfoje necesas lerni :)

Kore

Marc


Rispondere a