2010/5/24 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Mon, 24/5/10, Marc Bavant wrote: > >> Amuze! Tio rilatas al la ekzemplo "mezuri laux sia persona >> vitro". > > Kvankam ĝi estas markita kiel zamenhofa, mi tamen opinias ĝin evitinda > -- aŭ almenaŭ, neniom modela ekzemplo, kiu ne meritas enigon en > vortaron. Mi ne komprenas tiun metaforon. Ĉu iu komprenas?
Mi kredas ke mi komprenas gxin. Taksi laux via propra "vitro" en la senco de "okulvitroj" aux "grandiga vitro", t.e. via persona filtrita vido de io. Similas al la esprimo "rozkoloraj okulvitroj" por vidi aferojn tro optimisme aux pozitive, ktp. russ
