--- On Thu, 3/6/10, Yury Finkel wrote: > Se en la listo jam estiĝis diskutoj pri senconuancoj de certaj > esprimoj, do eble iu povos helpi min en subita embaraso, en kiun mi > trafis dum tradukado de unu filozofia artikolo.
> Kiel mi esprimu en Esperanto nocion [ru] "свобода _от_ чего-л." [en] > "freedom _from_ smth". Ĉar "libero de io" signifas "libero por io" > (ekzemple, "libero de parolo"). Vi ankoraŭ ne menciis "la personan liberecon DE ĉiu aparta esperantisto" [Z] kaj "la liberecon de la kampara vivo" [Kabe] :) Simile al "rajto je io" sufiĉe oftas "libero je io" (pozitiva libero): La libero je la religioj estas sufiĉe respektata esperanto.cri.cn/1/2004/09/30/[email protected] > Sed min interesas nocio de libero ne havi ion, ne esti ia - > ekzemple, libero ne esti subpremata, libero ne esti malsata > ktp. Kiel mi senambigue esprimu tion en Esperanto, kiun prepozicion > mi uzu? > Ĉu "libero kontraŭ"? Ĉu "libero disde"? Mi tute konfuziĝis :( "Libero disde" estus sufiĉe klara. -- Sergio
