2010/6/8 Wolfram Diestel <[email protected]>:
> Nu, en Revo vi trovos multajn ekzemplojn:
>
> libera je katenoj; mi estas libera de mia pekoZ;   esti libera de
> maltrankvilecoZ, de zorgoj, pasioj; libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia
> promeso;

Jes ja, mi tre bone scias tion (en dubaj okazoj mi ĉiam konsultas unue ReVon).

Sed en mia okazo temas pri uzo de _substantivo_ "libero", kaj en tiu
okazo kaj "de", kaj "je" iĝas dusencaj. Esprimon "libero de perforto"
oni povas interpreti 1) kiel "libero perforti", "libero por perforto"
(analogie al "libero de parolo", "libero de vojaĝado" ktp) aŭ 2) kiel
"libero ne esti perfortata" (tio, kion adjektive esprimas vortoj
"liberA de perforto").

Kiel vi vidas, tiu esprimo povas esti interpretita en du, tute
_kontraŭaj_, _malaj_ sencoj. Ofte la afero klaras el kunteksto, sen ne
en mia okazo. Mi tradukas filozofian artikolon (se tio iun interesas,
tio estas "Al la demando pri rolo de persono en historio" de Georgo
Pleĥanov), kiu traktas interalie _kategoriojn_ de libero kaj neceso;
kaj tial mi devas uzi nemiskompreneblajn esprimojn.

> Lau la kunteksto oni povas uzi ankau aliajn esprimojn kiel:
>
> sendependa de la gepatroj; ne havanta malsaton; ne ŝarĝita de zorgoj; sen la
> balasto de ŝuldoj; feliĉo de senzorga vivo...

Mi ripetu, ke, unue, ĉe mi temas pri substantiva, ne adjektiva
esprimo; due, la teksto mem ne permesas uzi aliajn figurajn esprimojn,
ĉar ĝi estas scienca.

Feliĉe, prepozicio "disde" solvas la problemon, kvankam el vidpunkto
de gramatiko ĝi ŝajnas al mi iom dubinda en tiu ĉi pozicio. Krome, mi
ne sukcesis trovi eĉ unu ekzemplon de tia uzo en Interreto. Sed alia
solvo, ŝajne, ne ekzistas, do mi uzos ĝin.

Por ke tiu ĉi fadeno ne estu nur pridiskuto de miaj personaj
tradukproblemoj, mi diru, ke estas dezirinde, ke iu redaktanto aldonu
tian ekzemplon aŭ en la artikolo "libero" aŭ en la artikolo "de"
(subartikolo "disde"). Aŭ almenaŭ faru avertan noton pri plursenceco
de esprimo "libero de".

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html

*** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html
*** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html

Rispondere a